George Riebau

brita librobindisto kaj librovendisto

George Riebau estis librobindisto kaj librovendisto ĉe strato Blandford, Londono, kies metilernanto estis Michael Faraday en 1805 kiam li estis 14jaraĝa. Dum sia sepjara metilernanteco, Faraday faris bonan uzon de senpaga aliro al libroj kiujn lia dunganto malavare havigis al li.[1]

Plaque Commemorating the Apprentiship of Michael Faraday.

Riebau ankaŭ ebligis al Faraday ĉeesti prelegojn de Humphry Davy pri kemio ĉe la Royal Institution;[2] Faraday prenis notojn kiujn li poste montris al Davy kaj kiuj kondukis al li aliĝi al la RI, kiel starto de lia distinga scienca kariero.

Multajn jarojn poste Faraday dediĉis libron al Riebau.[3]

Referencoj redakti

  1. MacTutor History of Mathematics archive Arkivigite je 2012-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 12an de Februaro, 2008
  2. retejo de Royal Institution Arkivigite je 2008-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 12an de Februaro, 2008
  3. Howe, Michael J. A.. (2001) Genius explained. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 0-521-00849-2.