Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovaka Respubliko (GEL) estis Esperanto-asocio de germanlingvanoj en Ĉeĥoslovakio, 1924-1938. Dum multaj jaroj prezidanto estis la delegito de Reichenberg, inĝeniero Gustav Scholze.

Ĉeĥoslovakio havis grandan germanlingvan minoritaton (3,3 mln. aŭ 23,4 procentoj de la tuta loĝantaro), kiu deziris aliĝi al Germanio en 1918/19. La germanlingvaj esperantistoj ne deziris kunlabori en Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĈAE, de slavoj kaj hungaroj) kaj tial havis propran asocion, fonditan en 1924, post la reorganizo de la asocioj en eksa Aŭstrio-Hungario.

Estis plurfoje riproĉoj de ĉeĥaj esperantistoj kontraŭ germanlingvaj urbonomoj en la UEA-Jarlibro: Laŭ ili ankaŭ la germanlingvaj ĉeĥoslovakiaj urboj (kiel Reichenberg) estu nur en la "ĉeĥoslovaka lingvo". En 1930 UEA-direktoro Hans Jakob respondis al ili, ke li sekvas la indikon de la koncerna delegito, kaj ke ankaŭ la ĉeĥoslovaka ŝtato uzas foje la germanan.

GEL estis same granda kiel ĈAE (proks. po 400 membroj). En la Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj ili ambaŭ kunlaboris, sed ĈAE-protesto malhelpis la aliĝon de GEL al UEA en 1934.

La organo de la ligo nomiĝis Informilo de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio / Mitteilungen des Bundes deutscher Esperantisten in der tschechoslowakischen Republik, aperanta en Reichenberg. Ekzemple en 1934 la redaktoroj estis Josef Pontz kaj Bruno Gahler.

En 1938 pro la germana invado GEL devis ĉesi, kaj post la Dua mondmilito la germana minoritato estis forpelita el Ĉeĥoslovakio.

En Esperanto en perspektivo el 1974 mankas en la koncerna ĉapitro pri Ĉeĥoslovakio ia mencio de GEL.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Verda Stelo, la Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago, fondita en 1908