Gho estas tradicia vestaĵo uzata de la viroj de Butano. Ĝi konsistas el longa robo ĝis la genuoj kun zono (nomata kerao) faldita tiamaniere ke ĝi iĝas kvazaŭ poŝo ĉe la stomako. Ĝi estis enkondukita en la 17-a jarcento de Shabdrung Ngawang Namgyal por doni al la butananoj pli distingigan identecon.

Butanaj infanoj kun gho.

La ĉiutage uzata gho estas el kotolano dume por specialaj okazoj estas uzata el silko. Laŭ la nacia vest-leĝo (driglam namĵa), ĉiuj butanaj civitanoj devas porti ĝin en publikaj lokoj.