Gibraleón estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Gibraleón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Urba komarko de Onubo
Poŝtkodo 21500
Retpaĝaro www.gibraleon.com
Politiko
Urbestro Juan María Serrato Portillo
Demografio
Loĝantaro 12 258  (2008)
Loĝdenso 37,37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 6° 58′ U (mapo)37.3751414-6.969363Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 58′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 328 km² (32 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Gibraleón (Andaluzio)
Gibraleón (Andaluzio)
DEC
Gibraleón
Gibraleón
Situo de Gibraleón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gibraleón [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas olontenses. La censita populacio en 2009 estis 12 258 loĝantoj kaj la denseco estas 37,37 loĝ/km².

Situo redakti

Gibraleón estas situa en la sudokcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 14 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 328 km². La geografiaj koordinatoj estas 37° 22′ N 6° 58′ O / 37.367 °N, 6.967 °O / 37.367; 6.967 (mapo)k.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Ĝi jam ekzistis en la 6a jarcento a.K. Estis grava setlejo en islama epoko de Al Andalus. Konkerita de Alfonso de la Cerda en 1257. Definitive elprenita al araboj por Kastilio en epoko de Alfonso la 10a "La Saĝulo" en 1282, kiu donis ĝin kiel feŭdo al sia filino Beatríz. Poste la vilaĝo vidis disputojn inter la nobelaj familioj de Medinaceli kaj de Medina-Sidonia aŭ Guzmán. Gibraleón iĝis Markislando de Gibraleón por Don Alfonso de Zúñiga (Duko de Béjar), dum la regado de Karlo la 5a. Kun Niebla estis unu el la plej antikvaj vilaĝoj de la provinco onuba.

En Gibraleón (kaj ankaŭ en aliaj najbaraj vilaĝoj) estis sufiĉe grava populacio de posteuloj de afrikaj sklavoj, kiuj estis elrabitaj en Afriko (eble ĉe Gvineo) kaj alportitaj tien por posta transportado al Ameriko el la haveno de Palos de la Frontera, kio poste ne okazis. Multaj restis en tiu sudokcidenta areo de Iberio kaj integriĝis iom post iom.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo ege ruinigita
  • Preĝejo Karmen, de la 14a jarcento, gotika mudeĥara.
  • Preĝejo Santiago, de la 16a jarcento, renesanca.
  • Preĝejo Sankta Johano, de la 14a jarcento, konstruata sur la tereno de iama moskeo.
  • Monaĥejo Madre de Dios del Vado, de la 16a jarcento.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti