Girolamo Lucchetta

Girolamo LUCCHETTA (1942-1996) mortis aŭguste en Monastier di Treviso (Italio). Dumviva membro de UEA kaj de IKLTE, li estis fakdelegito pri radioaŭskultado: jam en la sesdekaj jaroj li surbendigis elsendojn el Varsovio. La ideo fondi en 1995 Amikaron de Esperanto en Radio ekestis el lia agado popularigi la Esperantajn radioelsendojn el Sarajevo.