Gisŝtalfabriko Krupp

La gisŝtalfabriko Krupp en Essen estis la ĝermo de la pezindustria entrepreno Friedrich Krupp AG, kiu post la kunfandiĝo kun Thyssen al ThyssenKrupp nun estas la plej granda ŝtal kaj armilprodukta entrepreno. Fondita en 1811 fare de Friedrich Krupp[1], la gisŝtalfabriko entenis en 1912 ĝis kvin kvadratajn kilometrojn da areo. Ĉefa enspezofonto estis la armilindustrio, kio al la fabriko donis en la epoko de naziismo la kromnomon armilforĝejo de la Germana Regno. Post grava detruoj dum la Dua Mondmilito la restaĵoj de la fabrikinstalaĵo estis demuntitaj kaj kiel kontribucipagoj portataj en eksterlandon. Ekde tiam grandaj partoj de la iama fabiktereno restis neuzataj. Nur en 2009 la nova Ĉefkomandejo de ThyssenKrupp ĉi tie ekloĝis.

Situo de grandaj partoj de la gisŝtalfabriko okcidente de la urbocentro de Essen (proksimume 1920)
Administrejo kun horloĝturo en 1861

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Harold James: Krupp - Deutsche Legende und globales Unternehmen; Verlag C.H. Beck, Munkeno 2011, ISBN 978-3-406-62414-8.
51.466.9888888888889