GolfĉaroGolfveturilo estas eta veturilo ĉefe uzata dum golfludado. Ĝi estis fasonita por transporti du ludantojn kaj du golfsakojn trans la golfejo.

Golfĉaro

En kelkaj landoj ĝi nur estas uzata por handikapitaj golfludantoj. Preskaŭ ĉiuj golfĉaroj estas propulsitaj per elektromotoro.

Ĝi ankaŭ estas uzata sur grandaj industriterenoj, ferioparkoj aŭ en kvartaloj ĉar ĝi estas malpli multekosta, pli silenta kaj pli medioprotekta ol normala aŭto. La veturrapideco estas proksimume 20 kilometroj en horo. En Usono ekzistas tielnomataj golfĉarkomunumoj ("golf cart communities"), kiel Peachtree City, kie oni kreis specialan infrastrukturon por golfĉaroj.