Goli Otok (kroate: nuda insulo) estas kroata insulo en la Adriatiko, inter la insulo Rab kaj la kontinento. Ĝi havas la surfacon de 4,53 km². La insulo fifamas, ĉar oni tie gardis, enprizonigis la politikan opozicion, malamikojn de la komunisma reĝimo (1949-1988). Pli poste oni enprizonigis tien eĉ krimulojn kaj junulajn pekulojn. Inter 1949 kaj 1956 mortis tie onidire ĉ. 2000 homoj pro la kruelaj cirkonstancoj.

Goli otok
insulo [+]

AkvejoAdriatiko

Supermara alteco357 m. i. J. [+]
Koordinatoj44° 50′ N, 14° 49′ O (mapo)44.83888888888914.818611111111Koordinatoj: 44° 50′ N, 14° 49′ O (mapo)
Areo4,54 km² (454 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Goli otok (Kroatio)
Goli otok (Kroatio)
DEC
Goli otok
Goli otok
Map
Goli otok
Vikimedia Komunejo:  Goli otok [+]
vdr

Oni trudlaborigis la prizonloĝantojn en la ŝtonrompejo. La prizono estis en 1988 ĉesita kaj en 1989 tute forlasita. La insulo estas hodiaŭ neloĝata, sed turistoj povas viziti ĝin.

La insulo ne havis propran akvofonton, tiel oni liveris tien eĉ la trinkakvon.

Eksteraj ligiloj redakti