Google Wave, laŭ la entrepreno Google, estas "persona komunikilo kaj kunlaborilo". Ĝi estis anoncita la 27an de majo 2009.[1][2] Ĝi estas interreta servo, komputada platformo, kaj komunika protokolo fasonata por kunfandi retpoŝton, tujmesaĝadon, vikiojn kaj interkonan retumadon.[3] Ĝi posedas fortajn kunlaboradan kaj realtempan[4] eblecojn, kiuj estas subtenataj de kromprogramoj kiuj povas fari, ekzemple, literumadan kaj gramatikan kontroladojn, aŭtomatan tradukadon inter 40 lingvoj,[2] kaj multajn aliajn etendaĵojn.[4] Komence eldonita nur por programistoj, ekde la 30a de septembro 2009, oni etendis "antaŭrigardan eldonon" al preskaŭ 1 miliono da uzantoj. Ĉiu el la unuaj 100.000 uzantoj povas inviti 20 pliajn uzantojn.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti