Graflando Laois

La graflando Laois (aŭ Laoighis, aŭ Leix) (irlande Contae Laoise) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita meze de la insulo. Ĝi troviĝas en la provinco Leinster.

Graflando Laois
Graflando
County Laois (506869) (28591020473).jpg
Flag of the counties of Cavan and Laois.svg
Arms of County Laois.svg
FlagoBlazono

LandoIrlando

ĈefurboPort Laoise
- koordinatoj53° N, 7° U (mapo)53-7.4Koordinatoj: 53° N, 7° U (mapo)
Areo1 720 km² (172 000 ha) [+]

Loĝantaro67 012 [+] (2016)
Denseco38,96 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IE-LS

Graflando Laois (Tero)


Map
Graflando Laois

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  County Laois [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Laois ne disponas marbordon, kaj eĉ havas — ununura kazo — neniun landlimon kun alia graflando havanta marbordon.

HistorioRedakti

La graflando Laois estis kreita en 1556 far la angla reĝino Maria la 1-a: ĝi tiam nomiĝis "Graflando de la Reĝino" (Queen's County), kaj ricevis sian nuntempan, irlandlingvan nomon post la Irlanda Milito de Sendependeco je la 20-a jarcento. Portlaoise (antaŭe Maryborough) estas la ĉefurbo.

EkonomioRedakti

Agrikulturo konsistigas la plej gravan parton de la loka ekonomio: 70 % el la areo spertas ĉiujaran kultivadon. La graflando gastigas pli ol 230 000 brutojn, tio estas kvar bovinoj po ĉiu loĝanto.

La graflando havas malgrandan industrian sektoron, kun apartaj parceloj en Portlaoise kaj Mountmellik. Pli ol 1 500 loĝantoj de la graflando havas postenon rilate al industrio. Sendungeco restas tamen pli alta ol la irlanda averaĝo.

Urboj kaj vilaĝojRedakti

Vidu ankaŭRedakti