Graflando Tipperary
La graflando Tipperary aŭ graflando Tiobraid Árann (irlande Contae Thiobraid Árann) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la provinco Munster. Ĝia areo atingas 4 303 km².
Graflando Tipperary | ||
---|---|---|
Graflando | ||
Flago | Blazono | |
Lando | Irlando | |
Ĉefurbo | Clonmel | |
- koordinatoj | 53° N, 8° U (mapo)52.666666666667-7.8333333333333Koordinatoj: 53° N, 8° U (mapo) | |
Areo | 4 305 km² (430 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 158 652 [+] (2011) | |
Denseco | 36,85 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
ISO 3166-2 | IE-TA | |
![]() |
||
Graflando Tipperary | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La graflando famiĝas pro siaj puraj ĉevaloj (Coolmore Stud estas la plej granda ĉevalbredejo de la mondo) kaj siaj produktivaj terenoj.
Nord- kaj Sud-TipperaryRedakti
Ĉiuj registaraj oficejoj de Irlando partigas la graflandon laŭ du apartaj administraj areoj : Nord-Tipperary, kun Nenagh kiel ĉefurbo, kaj Sud-Tipperary, kun la ĉefurbo Clonmel. Tiu subdivido datiĝas de 1898.
HistorioRedakti
Tipperary fariĝis mondkonata dum la Unua Mondmilito por la anglalingva kanto "It's a long way to Tipperary" (Estas longa vojo ĝis Tipperary), ĉar multaj irlandaj soldatoj en la brita armeo venis de la graflando.
En parto de Tipperary, Sulchóid (angle Solohead) komencis la Irlanda Milito de Sendependeco la 21-an de januaro 1919.
Urboj kaj vilaĝojRedakti
- Cahir - An Chathair
- Carrick-on-Suir - Carraig na Siúire
- Cashel - Caiseal
- Clonmel - Cluain Meala
- Cloughjordan - Cloch Shuirdain
- Fethard - Fiodh Ard
- Kilkieran - Cill Chiaráin
- Nenagh - An tAonach
- Roscrea - Ros Cré
- Templemore - An Teampall Mór
- Thurles - Durlas
- Tipperary - Tiobraid Árann