Granda Premio de San Marino

La Granda Premio de San Marino estis rapidaŭta konkuro de formulo unu en la jaroj 1981 – 2006. Ĉar laŭ la reguloj ĉiu lando rajtas okazigi nur unu grand-premian konkurson, la lando San Marino dum pluraj jaroj kvazaŭ okazigis duan italan konkurson sur la kurejo de Imola. Post 2006 tio ĉesis.

La kurejo ĉe Imola

Pro sia proksimeco el Maranello, loko de la kompanio Ferrari, la konkurso foje estis nomata hejma konkurso de Ferrari.

La konkurso iris tra 305,609 km, tio estas 62 rondiroj de la 4,933 km longa kurejo. La plej rapidan rondiron dum konkursoj faris Michael Schumacher en 2004, en 1 minuto kaj 20,411 sekundoj. Jenson Button faris eĉ pli rapidan rondiron (1:19,753), sed dum kvalifikado.