Gravita serurtruo

Malgranda regiono de spaco kiu povus ŝanĝi la trajektorion de preterpasanta asteroido
(Alidirektita el Gravita ŝlosiltruo)

Gravita serurtruo, aŭ resonancoserurtruo, estas malgranda regiono de spaco kiu povus ŝanĝi la trajektorion de preterpasanta asteroido pro la gravito de la Tero tiel ke tio povus kaŭzi kolizion de tiu asteroido kun la Tero en ĝia venonta enorbita preterpaso. La vorto "serurtruo" komparas la vastecon de spaco al la relative malgrandega regiono tra kiu korpo eble preterpasos, kaj estas neniu referenco al ĝia formo.

Devojigo de Apophis redakti

Astronomoj identigis asteroidon nomitan Apophis kiu estis taksita por havi 2,7% (1 el 37) eblecon de trafo de la Tero en 2029. Pliaj observaĵoj kaj revizioj de la laŭtaksa pado de la asteroido gvidis al laŭtaksa 1 el 250 000 ŝancoj (0.0004%) de verŝajneco en 2036.[1][2] Apophis estas taksita esti 400 m larĝa, kaj povus kaŭzi milionojn da viktimoj se ĝi trafus la Teron.[3] Astronomoj pensas ke Apophis plej verŝajne maltrafos 610 m larĝan serurtruon en 2029 kiu, se trapasite, igus ĝin trafi la Teron en 2036.[3]

Sciencistoj de la privata Fonduso B612[4], dediĉita al protektado de la Tero de asteroidotrafoj, proponis ke Apophis estu puŝetita el ĝia nuna orbito en orbiton kiu pelus ĝin el la serurtruo.[3] NASA-sciencisto David Morrison diris «Post 2029, la devojigo devos esti sufiĉe forta por eviti ne nur malgrandegan serurtruon sed la multe pli grandan celon: la Teron mem. Kaj tia devojigo estas malproksima de nunaj teĥnologiaj rimedoj por tiagranda asteroido».

Kromaj observaĵoj de trajektorio de Apophis montris ke la serurtruo verŝajne estos maltrafita. La 19-an de oktobro 2006, la efikoverŝajneco por la 13-a de Aprilo 2036, estis kalkulita kiel 1 el 45 000. Kroma efektivodato en 2037 ankaŭ estis identigita; la efektivecoverŝajneco por tiu renkonto estis kalkulita kiel 1 el 12,3 milionoj.

Grandeco de Serurtruo redakti

La gravita serurtruo por Apophis havas diametron je nur 610 m.[5] Kalkuloj montris ke se Apophis povus esti malrapidigita je nur 0,0001 km/h, tiam en tri jaroj ĝia orbito estus deviigita je pli ol kilometro, sufiĉe por maltrafi la serurtruon. La problemo estas kun tiel malgranda serurtruo ke iĝas tre malfacile ĝuste antaŭdiri ĉu Apophis pasos tra la serurtruo aŭ ne.[5] Orbitoprojekcioj faritaj en 2006 por Apophis en 2029 havas marĝenon de eraro de proksimume 3200 km, kiu en frua 2010 estas bone ene de la laŭtaksa distanco inter Apophis (18 600 mejloj) kaj la loko de la serurtruo (18 893 mejloj).[5] Laŭ tempopaso la erarelipso estos reduktita sed NASA devos eble atendi ĝis sufiĉe da datumoj akumuliĝos por redukti la erarelipson al 1,6 km antaŭ ol scii ĉu Apophis trafos la serurtruon aŭ ne.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti