Green Lake (Viskonsino)

Green Lake ("Verda Lago") estas malgranda urbo en la usona subŝtato Viskonsino. Ĝi situas en la samnoma kantono, ĉe la norda bordo de la samnoma lago. Oni distingu ĝin disde la samnoma taŭno, kiu situas ĉe la suda bordo de la lago. En la popolnombrado de 2010, la urbo Green Lake havis 960 loĝantojn. Tio malkreskis de 1100 loĝantoj en 2000. Laŭ la usona censa buroo, la urbo havas areon de 5.34 km2.

Rigardante norden al la urbcentro de Green Lake (Viskonsino)
Situo de Green Lake en Viskonsino

La urbo estas konata kiel fiŝkapta centro kaj pro aliaj distraj aferoj ligitaj al la lago. Ĝi havas plurajn parkojn, grandan baptistan konferencan centron, kaj tombejon laŭdire hantitan.

Tiu ĉi artikolo estas koncizigita kaj tradukita laŭ la artikolo en la angla Vikipedio.