Grunda aviadilo estas esprimo en la aviado por tiuj avioj kiuj estis evoluigitaj por sur- kaj deteriĝoj en subevoluigitaj, necivilizitaj regionoj kiel afrika arbustaro, alaska kaj kanada tundro aŭ necivilizitaj partoj de Aŭstralio. Inter la kutimaj grundaj aviadiloj estas Cessna 180, Cessna Caravan kaj 206/207, de Havilland Otter, Beaver kaj DHC-6 Twin Otter, Douglas DC-3/C-47, Piper Super Cub kaj Antonov An-2, kvankam sennombraj aliaj aviadiloj servas en tiuj malamikaj, postulemaj ĉirkaŭaĵoj.

American Champion Scout, kun larĝaj tundraj pneŭoj.

Komunaj trajtoj redakti

  • Altsituaj flugiloj helpas bonan videblecon kaj altodiferencon inter flugilsubo kaj grundo, dum surteriĝo.
  • Tradicia rulekipaĵo aŭ 'vostotira' subkaleŝaĵo (rulekipaĵo) — du larĝaj ĉefradoj kaj unu malgranda, malantaŭa, rezultante naz-altan sintenon sur grundo kaj kreskantan apogan funkcion, oportuna, se okazas deteriĝo de kruda, malglata surfaco.
  • Mallonga deteriĝa vojo, helpante per alteriĝa helpo kiel klapoj (aleronoj), vortica generatoro, flugilaj kaneloj aŭ antaŭklapo, kiuj bonigas la malrapidan flugan karakterizaĵon, atingante pli mallongan grundan ruladon, alteriĝon.
  • Tre larĝaj, malaltpremaj tundropneŭoj, ebligante surteriĝon sur subevoluigitaj areoj.
  • Forpreneblaj flosiloj aŭ skioj, ebligante sur/deteriĝon sur akvo aŭ neĝo.
  • Kelkaj grundaj aviadiloj estas kompletigitaj kun ekstera aerenkondukilo por plibonigi la motoran funkciadon dum malrapida flugo. Ĉe kreskanta aerfluo, ĝi helpas teni la sekuran olean temperaturon en idealaj kondiĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti