Grundhorizonto
Grundhorizonto estas laŭ Morfogenetika klasifika sistemo de grundoj de Slovakio[1] parto de pedono, plej ofte paralela kun grundsurfaco kun tipaj morfologiaj, fizikaj, kemiaj kaj biologiaj ecoj. Tiuj ĉi estas rezultoj de grundformiĝaj procezoj. Plej oftaj estas A-horizonto kaj C-horizonto, kiujn havas preskaŭ ĉiuj grundotipoj, malpli ofte ĉefe B-horizonto kaj aliaj (ekzemple E kaj G horizontoj).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Schgrfso.png/220px-Schgrfso.png)
- ↑ Sobocká, J. (ed.) 2000: Morfogenetický klasifikačný systém pôd Slovenska. Bazálna referenčná taxonómia. Výskumný ústav pôdoznalectva a ochrany pôdy, Societas pedologica slovaca, Bratislava.