La Grupo Ligilo estas la unua muzikgrupo el la insulo Madagaskaro kiu kantas en Esperanto. Ilia nomo en la franca estas Trait d'Union ("lig-streketo"), laŭ la ideo ke ili kreas la ligon inter la publiko kaj la muziko.

Ilia kanto GRANDA FESTO, originale verkita en la malagasa kaj adaptita al Esperanto far Stefano KELLER, intencas esti invito viziti Madagaskaron. La muzika stilo estas salegio malagasa.

La grupo partoprenas en la konkurso La Verda Stelo de Internacia Televido (ITV).

Eksteraj ligiloj redakti