Hajan Ĥirob Namĝilob

(Alidirektita el HAJAN ĤIROB Namĝilob)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

HAJAN ĤIROB Namĝilob, aŭ, en ĝusta mongola nomo estas "Namĵilijn Ĥajanĥjarvaa" (1885-1934), estis mongolo kaj la unua pioniro de Esperanto inter mongoloj. Li esperantistiĝis dum sia vojaĝo al Turkio kaj Sovetunio inter la jaroj 1920 kaj 1923. Reveninte al Mongolio 1924, li propagandis tie Esperanton laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia nomada lando kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulanbatoro (Urga).

Hajan Ĥirob Namĝilob
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1884 (1884-11-30)
Morto 30-an de novembro 1933 (1933-11-30) (49-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Mongolio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Inter la jaroj 1921 kaj 1930, li tradukis plurajn verkojn el Esperanto al la mongola lingvo.

Li estis misjuĝita kaj pafmortigita en 1937 pro Stalina reĝimo kadre de la "Granda Purigo" - akuzita kiel "herezulo" kaj suspektita kiel ŝpiono.