Hadrut (Հադրութ en la armena) estas provinco de Respubliko Montara Karabaĥo. Ĝi formas la sudan bordon de Montara Karabaĥo, kaj ĝi estas unu el la plej montaraj regionoj. Vilaĝoj troviĝas laŭlonge de la riveraj valoj kaj disaj en la altaĵoj de la sudo. Elfosaĵoj en la groto Aziĥo montris ke la homoj loĝis en la areo dum jarmiloj, kaj la regiono havas riĉan historion.

Hadrut
Geografia regiono
Province of the Republic of Artsakh [+]

LandoAzerbajĝano

- koordinatoj39° 31′ 0″ N, 47° 1′ 48″ O (mapo)39.516747.03Koordinatoj: 39° 31′ 0″ N, 47° 1′ 48″ O (mapo)
Areo1 877 km² (187 700 ha) [+]

HorzonoUTC+04:00 [+]

Hadrut (Tero)
Hadrut (Tero)

Hadrut (Azerbajĝano)
Hadrut (Azerbajĝano)
DEC
Hadrut
Hadrut

Map
Hadrut

Vikimedia Komunejo:  Hadrut (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi havas 29 komunumojn inkluzive de la urbo Hadrut kaj 37 vilaĝoj kun 12,070 loĝantoj. La plej gravaj problemoj estas la akvo por trinkado kaj uzado en kamparo, kaj interna komunikado pro manko de bonkvalitaj stratoj. Kelkaj vilaĝoj ne havas telefonliniojn kaj travivas malfacilaĵojn por spekti la armenan televidon. Pli ol 340 personoj estis viktimoj de la milito en Montara Karabaĥo. Preskaŭ 30% de la regiono estis detruita. la provinco Hadrut etendiĝas sur 1.877 km².