Hanskühnenburg
La gastejo Hanskühnenburg estas sur Acker, la plej longa altebenaĵo en la Supra Harco. Ĝi estas 811 metrojn alta kaj troviĝas en la Nacia Parko Harco.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2a/HanskuehnenburgTurm.jpg/220px-HanskuehnenburgTurm.jpg)
La ejo nur atingeblas piede de Stieglitzeck (parkejo sur la ŝoseo inter Braunlage kaj Clausthal-Zellerfeld, de la hercbergaj urbopartoj Sieber respektive Lonau aŭ de Riefensbeck-Kamschlaken. Dumvintre la regiono juste kromnomiĝas paradiso por skikurado.
La fama migradopado Harzer Baudensteig preterpasas la montaran kabanon ankaŭ. Kontraŭe troviĝas alia tre ŝatata ekskursocelo, la Granda Bulbo.
Historio
redakti- 1784 Goeto vizitas la rokon
- 1889 Inaŭguro de ligna turo, je 302 metrojn pli oriente ol la roko
- 1912 Malkonstruo ordonita pro akcidentdanĝero
- 1913 Fundamenta ŝtono estas metita por novkonstruo de ŝtona turo fare de la Harzklub-Zweigverein Hannover
- 1914 Inaŭguro de la nova turo
- 1922 Rekomenco de la gastejo, kies servoj ĉesis dum la Unua Mondmilito
- 1947 Denove funkcianta gastejo post la Dua Mondmilito.
- 1957 Fermo
- 1958 Remalfermo
- 1971 Fermo
- 1972 Remalfermo post provizora restaŭro
- 1974 Ekposedis la ejojn la distrikto Osterode kaj restaŭrigas la tuton.
- 1975 Inaŭguro de la novaj konstruaĵoj
- 1976 Instalo de la Acker-spuraro por skikuradistoj kun longeco de 13,5 kilometroj