En probablo-teorio, hazardoprovohazardoprova eksperimento estas matematika modelo de reala eksperimento, kies rezulton maleblas precize antaŭdiri. Tiu modelo devas kontentigi jenajn postulojn:

  • La eksperimento estas ripetebla (almenaŭ teorie).
  • La eblaj rezultoj formas klare difintan aron (provrezultaron) el pli ol unu anoj. Ekz-e se oni ĵetas sesedran ĵetkubon, tiam la provrezultaro estas la aro {1,2,3,4,5,6}.
  • La rezultoj de la provoj ĉe indentaj kondiĉoj (tiom kiom povas certigi la observanto) povas varii; la poentaro aperanta en sinsekvaj ĵetoj de ĵetkubo povas esti ekzemplo.

Ĉiu provo pruduktas ekzakte unu rezulton, kvankam tian provrezulton oni povas rigardi parto de pluraj okazoj, kiujn oni rigardos okazintaj ĉe tiu provo.

Ekz-e se la provo konsistas en tio, ke oni tiras ludkarton el kartaro, tiam la provrezulto «kera reĝo» povas respondi al la okazoj «ruĝa emblemo», «kera karto», «figuro», «reĝo».

Simbolaron de tia modelo de hazardoprova eksperimento vidu ĉe probablospaco.