Heart Attack Grill

La Heart Attack Grill (Korataka Kradrostadejo) estas usona rapidmanĝejo en Dallas (Teksaso) (iam Chandler (Arizono)). Ĝi kaŭzas polemikon pro vendado de grand-kaloriaj manĝaĵoj, ĉefe hamburgeroj, kun intence provokaj manĝaĵaj nomoj.

Heart Attack Grill, Las Vegas

La vendejo estas establita kiel hospital-tema restoracio: "flegistinoj" skribas la "receptojn" (mendojn) de la aĉetantoj ("pacientoj"). Kuracisto ekzamenas la "pacienton" kun stetoskopo. La menuo inkludas "simplajn", "duoblajn", "trioblajn", kaj "kvaroblajn bajpasajn" hamburgerojn, ĝis ĉ. 8.000 kalorioj. Oni povas manĝi ankaŭ sukerajn trinkaĵojn, lardajn manĝaĵojn.

Historio redakti

Heart Attack Grill estis fondita en 2005 fare de Jon Basso por servi "nutradan pornografion".

La 261 kg peza porparolanto de la vendejo mortis en aĝo de 29 jaroj, en marto de 2011, pro pneŭmonio.

Eksteraj ligiloj redakti