Hejma vortaro

(Alidirektita el Hejma Vortaro)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hejma vortaro estas 62-paĝa vortareto pri hejmaĵoj en Esperanto, redaktita de Jouko Lindstedt, kun preskaŭ 600 nomoj de ĉiutagaj aferoj kun difino kaj ekvivalentoj en la angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda. Ĝia unua eldono aperis en 1999, kun represo en 2000. Dum kelkaj jaroj ekzistis retpaĝo kun ĝia plena enhavo, kiu intertempe malaperis kaj estas atingebla nur per la Interreta arkivo (vidu la eksteran ligilon malsupre).

Tiu vortareto celas helpi tiujn parolantojn de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel ĉiutagan komunikilon. Ordinaraj vortaroj ja ne ĉiam utilas, kiam oni serĉas nomon por iu enhejma aĵo aŭ ago. Kompreneble oni ofte povas utiligi la riĉan vortfaran sistemon de Esperanto por mem krei taŭgajn vortojn, sed estas bone ekscii, kiel aliaj familioj Esperant-lingvaj solvis similajn problemojn. Hejma Vortaro tamen ne strebas al plena unueco de la enhejma Esperanto, ĉar la tre variaj lokaj cirkonstancoj ja nature speguliĝas ĝuste en la lingvaĵo ĉiutaga. Oni rigardu ĉi tiun vortaron kiel helpilon, ne kiel la normon.

Eksteraj ligiloj redakti