Helechosa de los Montes

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Helechosa de los Montes [eleĈOsa] (Filikejo de la Montoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Helechosa de los Montes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06692
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 587  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 19′ N, 4° 55′ U (mapo)39.311666666667-4.9091666666667Koordinatoj: 39° 19′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Areo 377 km² (37 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Helechosa de los Montes (Hispanio)
Helechosa de los Montes (Hispanio)
DEC
Helechosa de los Montes
Helechosa de los Montes
Situo de Helechosa de los Montes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Helechosa de los Montes [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas helechoseños. La censita populacio en 2008 estis de 722 loĝantoj.

Situo redakti

Helechosa de los Montes estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 356 m; je 234 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 174 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 377 km².

Ĝi estas en la norda parto de la komarko de La Siberia kaj norde de la montaro sierra de la Rinconada, ankaŭ norde de la zono nomita de los Montes (de la Montoj), kun Fuenlabrada de los Montes kaj Villarta de los Montes, la areon de la Calabria. Same kiel ĉe Villarta la malproksimiĝo de la resto de la provinca kaj regiona teritorioj kaj kruteco de la medio malfaciligis tradicie la komunikadon kun la resto de la regiono, tiele ke eĉ nune kiam jam estas ŝoseoj kaj pontoj por trapasi la proksiman riveron Gvadianon ankoraŭ la parolmaniero ne estas ekstremadura sed kastilieca.

Pejzaĝo redakti

La naturo estas sovaĝa kaj enorma. Estas ĉirkaŭe belegaj anzinaroj, montaroj kun vervoj, aproj kaj aliaj grandaj mamuloj kaj proksima akvorezervejo de Cíjara, kiu allogas pliajn vidindajn animalojn kaj estas ĝuinda naturloko.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kiel ĝenerale en la regiono, sed ankaŭ abelbredado (lokaj abelbredistoj portas siajn abelojn brediĝi en la tutan regionon), ĉasado kaj tre ofte kontraŭleĝa ĉasado.

Eksteraj ligiloj redakti