Helpo-Diskuto:Traduka helpo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Shawnomancy in topic "Kemetismo?"

Kiel oni tradukas al Esperanto "domain forwarding" kaj "stub ( ĉu eble stubo ? ).

Mi tradukus ĉi tiel:

domain forwarding = retregion-plusendado stub = artikoleto

Ĝermo

Se oni uzas "domajno" por "domain", kiel rekomendas la Komputada Leksikono, tiam oni povas uzi "domajna plusendado" aŭ simile.

En la Komputada Leksikono "retregiono" estas nur la pinta domajno, t.e. ".com", ".de" k.s.

Por "stub" eblas uzi "stumpo": "stumpa artikolo" k.s. Ankaŭ "artikoleto" estas tute bona vorto, sed se temas pri artikolo, kiu apenaŭ havas multe da konkreta enhavo, sed kiun oni intencas iam poste plenigi per enhavo, tiam "stumpa artikolo" verŝajne pli ekzakte trafas. Mi pensas, ke la Anglan "stub" oni sufiĉe multe uzas tiasence.

Bertilow 23:13, 11. Mar 2003 (UTC)


Multajn dankojn al vi ambaŭ pro via helpo. Tiamaniere, mi pli bone trafos se mi decidiĝas skribi artikoleton pri la temo (ekzemple, estus interesa ke ReVo havu rememorebla domajna plusendado (ekzemple http://paĝo.de/revo ) por facile tajpi kiam oni bezonas ĝin. Mak 23:43, 11. Mar 2003 (UTC)


Oni povas revizii la artikolon Lothar Rendulic? (Ekzistas ŝablono por ĉi tiuj kazoj?)

Htc3594 17:08, 9. Dec 2010 (UTC)


Saluton! Mi volas pridemandi ankaŭ la ekziston de ŝablono por revizii artikolojn. La angla vikipedio havas Peer Review, la franca vikipedio havas Projet Traduction, kion ni havas?
--Spade6179 (diskuto) 18:36, 28 jan. 2019 (UTC)Reply

"Kemetismo?" redakti

Unue, mi konfesas: Mi estas (en la angla) "Kemetic", t.e. mi adoras antikvajn egiptajn diojn. Bv. vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Kemetism por lerni pri la movado.

Do, kompreneble mi deziras, ke Esperanta Vikipedio havu artikolon pri la movado. Verŝajne la traduko "Kemetismo" (kaj kemetismano) estus ĝusta, sed ĝi ne estas uzata, laŭ mia kono. Kaj mi ne deziras, por skribi artikolon, kiu estas malneŭtrala, pri mia propra religio. Mi deziras, ke ia ajn artikolo pri Kemetismo estus neŭtrala, havus sufiĉajn citaĵojn, ktp. Alidirite: bona, justa, neŭtrala.

(Redaktita por aldoni: Mi scias, ke la angla vikipedia artikolo pri Kemetismo nun havas problemojn. Se mi skribus "Kemetismo" artikolon por eo.wikipedia.org, ĝi estus mallonga, kaj pli fide obei "nur la faktoj" kaj estus pli neŭtrala (mi esperas).)

Ĉu estus akceptable, se mi kreus artikolon, kiu estus nomata "Kemetismo"? Aŭ, ĉu mi devus nur redakti la artokolon Religio de antikva Egiptio, por aldoni sekcion, pri la nuntempaj revivigadoj de la antikva religio? Shawnomancy (diskuto) 16:01, 21 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Traduka helpo".