Sent estas speciala loko dediĉita al eksperimentoj. Tie vi povas testi ajnan formatadon (escepte de enigado de vulgaraĵoj, reklamo kaj personaj atakoj) kaj neniu vin pro tio akuzos. Bonvolu tralegi Helpo:Enhavo kie vi trovos pliajn informojn. Por provi ŝablonojn vi povas uzi Ŝablono:Provejo

Por eksperimenti en Provejo vi iri al Vikipedio:Provejo, alklaku tie la supran butonon redakti, en redaktofenestro elektu taŭgan lokon kaj eksperimentu. Kiam ĉio pretos vi povos viajn ŝanĝojn kontroli per alklako de la butono Antaŭrigardo kaj konservi per Konservi ŝanĝojn. Viajn eksperimentojn povas iam ajn forigi iu ajn - same vi povas iam ajn forigi eksperimentojn de iu ajn.

Uzanta provejo redakti

Vikipedio disponeblas ankaŭ uzantan provejon por ĉiuj uzantoj. En ĝi, la koncerna uzanto povas pli libere verki novan artikolon kaj sekve, kiam ĝi pretas, publikigi ĝin ĉe la ĉefa nomspaco. Krom tio, oni povas uzi ĝin por fari iun ajn provojn, same kiel oni provas per la komuna Vikipedio:Provejo.

Oni povas krei sian provejon alklakante la ruĝan ligilon "Provejo"-n, kiu troviĝas super ĉiuj Vikipediaj paĝoj.