Henri Bel

franca bibliotekisto

Henri Bel, bibliotekisto kaj honora estro de la Universitato de Montpellier, forpasis la 8an de oktobro 1957, naŭdek-jaraĝa.

Licenciita je beletro, li faris sian tutan karieron, krom mallonge en Dijon, ĉe la universitata biblioteko de Montpellier, kie li unue komencis kiel staĝanto en 1889 kaj kies ĉef-bibliotekisto li fariĝis la 1an de januaro 1911. Li responsis la transigon de la centra biblioteko en siajn novajn lokalojn de la universitata palaco kaj prezidis la transformojn kaj aranĝojn trudatajn de la senĉesa grandiĝo de la kolektoj.

Kiam li atingis la emerit-aĝon en 1933, li tiam tute ne konsideris sin malligita de siaj devoj pri la bibliotekoj kaj alportis valoran helpon al siaj posteuloj, responsante la sekcion pri interŝanĝoj de la bultenoj de la ĉiosciaj societoj, notinde de la Akademio pri scienco kaj beletro de Montpellier, je kiu li membris de 1925. La intereso kiun li alportis al la publika legado destinis lin al prezido de la unua konsulta komitato de la centra biblioteko de pruntodono de la departemento Hérault. Liaj aliaj agadoj estis entute dediĉitaj al la bonkoraj help-agadoj. Nomumite vic-prezidanto de la Buroo de Bonkoro, li deĵoris, ĝis liaj fortoj malhelpis lin foriri el sia hejmo, al la malriĉuloj kaj senhavuloj, kiuj elmontris al li sinceran amoj, laŭ vera municipa ofico de bonkoro.

Kun li, malaperis unu el la lastaj homoj de generacio de bibliotekistoj kiuj iniciatis la transformojn de la antaŭaj bibliotekoj de la fakultatoj en universitatajn bibliotekojn, same kiel ilian adapton al la senĉese novaj bezonoj de la universitata agado kaj de la scienca esplorado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti