En heraldiko la termino Triunuo indikas la apartan skizan desegnon kiu esprimas la rilaton inter la tri Personoj de Dio. Ĝi aperas en la okcidenta eklezio en la 13-a jarcento kaj estas preskaŭ “imaga konsento” al la kredoesprimoj de la Atanazia simbolo.

Heralda ŝildo de la Sankta Triunuo.
Skizo de heralda Triunua kun tetragramo (apartenanta al Petro Alfonso, de la 12-a jarcento), kiu eble antaŭis tiun oficialan.

La vorto “ŝildo” estas inspirita de la Epistolo al la Efesanoj (6,16).

Ĝi estis uzita jen de katolikoj jen de iuj branĉoj de Protestantismo.

La celo estis kregoago kaj espero ricevi helpon.

Jen la dek du “anoncoj” de la Atanazia simbolo:

  • la Patro estas Dio
  • la Filo estas Dio
  • la Sankta Spirito estas Dio
  • Dio estas Patro
  • Dio estas Filo
  • Dio estas Sankta Spirito
  • la Patro ne estas Filo
  • la Patro ne estas Sankta Spirito
  • la Filo ne estas Patro
  • la Filo ne estas Sankta Spirito
  • la Sankta Spirito ne estas Patro
  • ls Sankta Spirito ne estas Filo

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti