Hermann KUNZ (naskiĝinta la 12-an de marto 1847 en Vetschau-Ogrosen, mortinta la 29-an de oktobro 1905) estis germana milito-verkisto kaj regimentestro.

Hermann Kunz
Persona informo
Hermann Kunz
Naskiĝo 12-an de marto 1847 (1847-03-12)
en Ogrosen
Morto 29-an de oktobro 1905 (1905-10-29) (58-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto
militisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Kunz eniris en 1865 la Reĝan grenadista regimento nr. 7 kaj soldatis en 1866 en la Prusia-Aŭstria Milito kaj en 1870/71 en la Francia-Prusia Milito. Inter 1876 kaj 1882 li instruis taktikon en la kadeta korpuso kaj iĝis, post kiam li estis en 1882-84 kompaniestro de la 46-a regimento, ano de flanka sekcio de la Granda generalstabo. En 1886 Kunz estis kompaniĉefo de la 62-a regimento. En 1889 li memvole petis la retiriĝon elarmean.

Verkoj

redakti

Kunz verkis i.a. »Von Montebello bis Solferino« (1888); »Die Schlachten und Treffen des Krimkrieges« (1889); »Der Feldzug der ersten deutschen Armee im Norden und Nordwesten Frankreichs« (1889); »Der polnisch-russische Krieg von 1831« (1890); »Die Feldzüge des Feldmarschalls Radetzky in Oberitalien 1848 und 1849« (1890); »Der Feldzug der Mainarmee im J. 1866« (1890); »Die Schlacht von Wörth am 6. Aug. 1870« (1891); »Einzeldarstellungen von Schlachten und Gefechten des Krieges von 1870/71« (1891–96); »Die Schlacht von Noisseville am 31. Aug. und 1. Sept. 1870« (1892); »Die Zusammensetzung der französischen Provinzialarmeen im Kriege von 1870/71« (1892); »Die deutsche Reiterei in den Schlachten und Gefechten des Krieges von 1870/71« (1895); »Die Tätigkeit der deutschen Jägerbataillone im Kriege von 1870/71« (1896); »Die kriegerischen Ereignisse im Großherzogtum Posen im April und Mai 1848« (1899); »Kriegsgeschichtliche Beispiele aus dem deutschfranzösischen Kriege von 1870/71« (1897–1904); »1736 Themata für Winterarbeiten und Vorträge aus dem Gebiete der neuern Kriegsgeschichte« (Tria eldono 1900); »Taktische Beispiele aus den Kriegen der neuesten Zeit 1880–1900« (1901–02). Ĉio eldonitis en Berlino.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 825-826 (tie ĉi interrete)