Hermann Wagner

germana esperantisto

Hermann WAGNER (naskiĝis la 23-an de novembro 1904 en Esslingen am Neckar) estis germana esperantisto.

Hermann Wagner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1904 (1904-11-23) (119-jaraĝa)
en Esslingen am Neckar
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li aktivis de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj en SAT kaj inter la Naturamikoj, kun deviga interrompo de 1936 ĝis 1945, kiam li kiel antifaŝisto vivis en "konstanta mortdanĝero".

En sia ĉefa esperantlingva verko "Ni devas diri ĝin" li rakontis pri la situacio en Germanio en la unuaj du jaroj post la Dua Mondmilito kaj forte kontraŭis la opinion pri la "kolektiva kulpo" de la germanoj pri la faŝistaj krimoj. Liaj celoj estadis paco kaj progreso, kaj por realigi ilin, li opiniis necese ekstermi naciismon kaj malhelpi la ekspluatadon de homoj fare de kapitalistoj.

Li iniciatis la fondon de TANEF kadre de la Universala Kongreso 1951 en Munkeno kaj fariĝis ties unua prezidanto. Poste TANEF nomumis lin honora prezidanto.

Verkoj redakti

  • Die Welthilfssprache Esperanto, eldonis Esperanto-Gruppe Stuttgart, 1946, 64 p.
  • Ni devas diri ĝin, 1947, 84 p.
  • Die Weltsprache Esperanto, 1964, 55 p.