La heruloj estis ĝermana tribo kiu invadis la Romian Imperion en la 3-a jarcento. Ili eble estis devenaj el Skandinavio, eventuale post esti elpelitaj de tie.[1]​ Tamen tiu hipotezo devenas el mencio el la verko Getica de la romanigita goto Jordanes de 551/552, kies historia vereco nun estas forte pridubata. Unuaj dokumentitaj setlolokoj de la tribo estis ĉe la norda bordo de la Nigra Maro, de kie ili plumigris al Italio kaj poste norden al la rivero Elbo.

Heruloj
historia etno
orientaj ĝermanaj triboj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Bizanca solido de Odoakro nome de la legitima imperiestro Zenono. Tiu monero atestas la formalan submetiĝon de Odoakro al Zenono. Tiu monero estas unu el malmultaj historiaj registroj ekzistantaj rilataj kun la heruloj.

La tribanoj alianciĝis kun la gotoj kaj partoprenis kun ili en variaj ekspedicioj de rabado laŭ la marbordoj de la Nigra kaj Egea Maroj (260). Komence de la 6-a jarcento, la lombardoj venkis super la heruloj kaj dissolvis ilian regnon, tiam situa ĉe la baseno de la rivero Elbo. Kelkaj el ties integrantoj elmigris al Skandinavio kaj aliaj aliĝis kiel pagosoldatoj en la armeo de la Orienta Romia Imperio. Herulestro, Odoakro, elpostenigis la lastan romian imperiestron de Okcidento, Romulo Aŭgustulo (476), kaj estis nomumita reĝo de Italio fare de siaj trupoj. Li regis en Italio el 476 al 493, kiam la ostrogotoj venkis super lian armeon kaj instaliĝis en la Itala Duoninsulo.

Kiam ili setlis en Italio ili estis inter 30 kaj 35 mil personoj, laŭ Edward Arthur Thompson en Romans and Barbarians.[2]

  1. Barreras, David (2013). Breve Historia del Feudalismo. Nowtilus. ISBN 978 84 9967 527 5. Alirita la 8-an de majo 2018.
  2. Jones, Michael E. (1998). The End of Roman Britain. Cornell University Press, pp. 267. ISBN 9780801485305.