Hillman City (Seatla kvartalo)

w1

Hillman City estas plejparte loĝa kvartalo en la sudorienta parto de Seatlo (Usono). Ĝi situas en la Rajnera Valo, kun centro iom pli ol kilometron sude de la centro de sia pli konata apudkvartalo, Columbia City.[1] La proksimumaj limoj de la kvartalo estas S Dawson St (norde), S Graham St (sude), Martin Luther King Jr. Way (okcidente) kaj 48th Ave S (oriente).

Hillman City
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 33′ N, 122° 17′ U (mapo)47.5511-122.277Koordinatoj: 47° 33′ N, 122° 17′ U (mapo) [+]

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hillman City, Seattle, Washington [+]
vdr

Historio redakti

Seatlo aneksis la tutan urbon Southeast Seattle en 1907.[2][3][4] La unua usonana loĝanto estis M. D. Woodin (1863).[5] Hillman City organiziĝis kiel komunumo en la 1890aj jaroj, ĉirkaŭ haltejo de la Rajnervala Tramo. Ĝi prenis sian nomon de Clarence Dayton "C.D." Hillman, kiu ekspertizis la lokon kaj konstruis por si domon tie. Hillman finfine enprizoniĝis pro fraŭdaj komercaj agoj, sed li lasis tiun ĉi komunumon kiel memoraĵon.

Notoj redakti

  1. Columbia City / Hillman City / Genessee Neighborhood Plan 1999 Arkivigite je 2010-05-29 per la retarkivo Wayback Machine, Seattle Department of Neighborhoods. Alirita en 2011-06-18.
  2. Myra L. Phelps, City of Seattle Engineering Department, Public Works in Seattle (1978). ISBN 0-9601928-1-6.
  3. through-the-ages Lough's to Lee's: Hillman City through the Ages[rompita ligilo], Rainier Valley Historical Society. Alirita en 2011-06-18.
  4. Seattle Annexation List. Office of the City Clerk, Seattle. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 15a de Aŭgusto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 2015-09-05.
  5. Greg Lange, M. D. Woodin acquires future site of Hillman City business district for settlement on July 9, 1863, HistoryLink (essay 3109), Alirita en 2001-03-15. Alirita en 2011-06-18.

Ŝablono:Seattle neighborhoods 47° 33′ 04″ N 122° 16′ 39″ U / 47.55111 °N, 122.27750 °U / 47.55111; -122.27750 (mapo)