La fervojlinio Hirzbergbahn estas iama flanka linio en Turingio, Germanio. Ĝi malfermitis en 1892 kaj kondukis de la en 1876 malfermita trafiknoda stacidomo Georgenthal ĝis Tambach-Dietharz.

Restoj de la relaro antaŭ la Lohmühle-muzeo

Historio redakti

Komenco de la trafiko estis en la 19.12.1892. La persona transporto ĉesis en la 1.9.1969; tamen la infrastrukturo refaritis kadre de la konstruprogramo de Deutsche Reichsbahn "Oberbauerneuerung der Deutschen Reichsbahn (ZOE)". La vartransportado faritis por diversaj entreprenoj: gasentreprenisto, la Gruzejo Nesselgrund, la Ŝraŭbfabriko Tambach kaj la plastaĵproduktanto Geigertechnik (hodiaŭ: ellaborado de aĵoj por la aŭtomobila industrio) . Pro malbonaj kondiĉoj jarojn poste la trafiko malkomenciĝis je la fino de la 1995-a jaro. Post la 27.12.1995 trajnoj regulaj ne plu cirkulis.

Muzeaj trajnoj redakti

En decembro 1993 la amikara rondo "Interessengemeinschaft Hirzbergbahn Georgenthal-Tambach (IGHB)" fonditis. En 1997 la societanoj ekigis kunlaboron kun la Muzeo Lohmühle kun la celo fari regulan eksterordinaran trafikadon preter la rekte ĉe la fervojlinio situanta muzeo. La interparoladoj pri ebla transpreno de la retero daŭris inter 1998 kaj 2006. Intertempe eĉ la urboj Tambach kaj Georgenthal mem engaĝiĝis kaj ekposedantis. Muzea trafikado trajna eblus nur inter la haltejoj Georgenthal kaj Georgenthal-Ort; la restantaj trakoj paŝon post paŝo ŝanĝitis - laŭ la modelo de ne malmultaj aliaj fervojaj talusoj de Germanio - en biciklovojon. La finstacidoma areo en Tambach-Dietharz ĉiokaze jam grandparte surkonstruitis per aliaj konstruaĵoj.

La amikara societo, kies kluba domo estas apud la stacidomo de Gotha havas ne malmultajn vagonojn kaj lokomotivojn originalajn kaj organizis regule ekspoziciojn.

Eksteraj ligiloj redakti