Hjörleifur Hróðmarsson

Hjörleifur Hróðmarsson (naskita ĉirkaŭ 845 en okcidenta Norvegujo - ĉirkaŭ 875) estis ĵurfrato de Ingólfur Arnarson, la unua daŭra enmigrinto de Islando, kaj venis kune kun li al Islando.

Hjörleifur ekloĝis en Sudislando. Dum lia unua somero en Islando, liaj irlandaj sklavoj ribelis kaj mortigis lin kaj ĉiun liberan viron, inter ili Hjörleifur. Ingólfur trovis la sklavojn kaj mortigis ilin. La insulojn oni nomis Vestmannaeyjar, kio signifas "La insuloj de la okcidentuloj" (t.e. irlandanoj).