Honkitonko (angle: Honky-tonk, la deveno de nomo ne estas klara) estas speco de trinkejo kun muzika distrado, disvastiĝita en sudo kaj sudokcidento de Usono. La vorto ankaŭ referencas al muzika stilo (pianoludo) kaj al muzikilo (honkitonka pianeto) tipa de honkitonkaj trinkejoj. Honkitonka muzikstilo estas simila al diversaj muzikstiloj de la 20-a jarcento en Usono, precipe kontreo.

Robert's Western World en Nashville (Tenesio) estas honkitonko.

Stardrinkeja honkitonko redakti

Honkitonkaj stardrinkejoj estis simplaj stardrinkejoj, precipe en sudo kaj sudokcidento de Usono, kie oni proponis drinkaĵojn al simplaj laboristoj. Ili proponis ankaŭ lokon por koncerti al pianistoj, foje estis eĉ centroj de prostituado. Kiam la diverseco de distradaj drinkejoj malpliiĝis, la honkitonkaj stardrinkejoj iĝis stardrinkejoj de malalta klaso, kiuj priservis plej simplan klientaron. Honkitonkaj stardrinkejoj ofertis bieron kaj fortajn drinkaĵojn kaj ofte havis scenejan kaj dancejan placetojn. Ofte ili havis ankaŭ pianeton aŭ muzikan aŭtomaton.

Muziko honkitonko redakti

La muziko de honkitonkoj estis en diversaj epokoj la stilo ragtime, kontreo kaj popmuziko.

Pianeto honkitonko redakti

Tipaj pianetoj en honkitonkaj stardrinkejoj estis malmultekostaj pianetoj, ne ĉiam precize agorditaj, ofte kun akra sono. Poste tiaj muzikiloj mem obtenis nomon honkitonko.

La pianeto honkitonka apartenas al aro de muzikiloj de muzika elektronika normo MIDI. En MIDI la honkitonko havas kodon 3.