Hotelo Reĝo David (Jerusalemo)
La Hotelo Reĝo David (hebree מלון המלך דוד, Malon ha-Meleĥ David) estas hotelo kvinstela kiu troviĝas en Jerusalemo, Israelo. Inaŭgurita en 1931, la hotelo estis fondita de Ezra Mosseri, riĉa juda bankisto egipta. Ĝi troviĝas en la strato Reĝo David en la centro de Jerusalemo, kun vido al la Malnova Urbo kaj al la Monto Cion.
Hotelo Reĝo David | |||
---|---|---|---|
hotelo | |||
Estiĝo | 1931 | ||
Malfermo | 1931 | ||
Lando | Israelo (1948–) Brita mandato Palestino (1931–1948) vd | ||
Situo | Jerusalemo | ||
Adreso | רח' המלך דוד 23 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 46′ 28″ N, 35° 13′ 20″ O (mapo)31.77444444444435.222222222222Koordinatoj: 31° 46′ 28″ N, 35° 13′ 20″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | Dan Hotels Ltd. vd | ||
Retejo | https://www3.danhotels.com/JerusalemHotels/KingDavidJerusalemHotel | ||
La hotelo ludis gravan rolon en la juda historio de Jerusalemo, en la lukto por la atingo de la israela ŝtato, tra la Milito de Sendependeco, la divido de Jerusalemo, kaj la reunuigo, ĝis nuntempe. Inter aliaj aferoj, la hotelo estis konata ĉar estis la scenejo de atenco per bombo en 1946, kaj ĉar estis ofta sidejo de ŝtatestroj, altaj funkciuloj kaj aliaj gravuloj dum ties vizitoj al Jerusalemo. La hotelo estas propraĵo kaj funkciigata de la grupo de hoteloj Dan.