Hotelo Yanggakdo
hotelo en Pjongjango, Nord-Koreio
Hotelo Yanggakdo [jangakdo] (koree 양각도국제호텔) situas en Chung-guyŏk, Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estas la plej nova hotelo en Pjongjango (ekfunkciis en 1995) kaj la dua plej alta konstruaĵo de la urbo (post la nefinkonstruita hotelo Ryugyong). Yanggakdo estas plej altnivela hotelo en la urbo kune kun Hotelo Pjongjango Koryo. La hotelo situas ĉe la norda ekstremo de Yanggakdo-insuleto de la rivero Teadong [tedon].
Hotelo Yanggakdo | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
hotelo nubskrapulo ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Arkitekto | Baikdoosan Architects & Engineers vd | |||
Estiĝo | 1995 | |||
Malfermo | 1995 | |||
Lando | Nord-Koreio ![]() | |||
Situo | Chung-guyŏk | |||
Adreso | 평양시 중구역 류성동 양각도 양각도국제호텔 | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 38° 59′ 56″ N, 125° 45′ 4″ O (mapo)38.998933333333125.75115277778Koordinatoj: 38° 59′ 56″ N, 125° 45′ 4″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
Retejo | http://www.cooks.org.kp/kp/index.php/first/restaurants/14 | |||
En la hotelo estas 48 etaĝoj kun 1001 ĉambroj (1.963 litoj). Kronas la konstruaĵon malrapide rotacianta ronda restoracio. En la korto de la hotelo estas tenisludejo kaj golf-kampo.