Houghton (Vaŝingtonio)

Houghton [hoŭtn] estas loĝkvartalo en la urbo Kirklando. Nun ĝi estas plejparte luksa regioneto de multekostaj domoj kaj domegoj. Ĝi (kaj tuta Kirklando) estas parto de la seatla urba aglomeraĵo. Ĝis 1968, kiam Kirklando aneksis ĝin, Houghton estis aparta urbeto. Ĝi ricevis sian nomon laŭ Willard Houghton, frua segejestro en la loko.

La centra oficejo de la seatla usonfutbala teamo, Seattle Seahawks (marakcipitroj), estas en Houghton. Houghton havas plurajn parkojn, inkluzive de du plaĝaj ĉe Lago Vaŝingtona (Houghton Beach Park kaj Marsh Park), kaj unu, Watershed Park, apud la interŝtata ŝoseo 405. En Houghton situas ankaŭ Northwest University, altlernejo ligita kun la kristana konfesio Asembleo de Dio.

Antaŭ jardekoj, Houghton havis plurajn grandajn ŝipfabrikojn, kiuj konstruis ŝipojn por la usona mararmeo kaj por komercaj klientoj. La parto de la lagbordo, kie la ŝipfabrikoj situis, nun estas komercejo nomata Carillon Point.

References redakti