Huang Naio estis vicprezidanto de la Federacio de Ĉinaj kripluloj, filo de Huang Xing, fama burĝ-demokratia revoluciisto, politikisto kaj strategiisto de Ĉinio. D-ro Sun Jatsen, granda pioniro de la ĉina burĝdemokratia revolucio, kaj Huang Xing kune iniciatis la unuan ĉinan burĝan revolucian partion. Poste Huang Xing helpis d-ron Sun en la Revolucio de 1911, kiu finis la feŭdan regadon en Ĉinio. Huang Nai naskiĝis en 1917 en Ŝanhajo, malpli ol 3 monatojn post kiam lia patro mortis.

Huang Nai
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1917 (1917-01-01) (107-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La patriotismo de la patro multe influis lin. Li decidis sekvi ekzemplon de sia patro. Kiam 11 lernis en elementa lernejo, li estis estro de la lernanta federacio kaj skoltismo de la lernejo. Kiam li lernis en mezlernejo, li legis la eseon de Hujucz "Impresoj en Moskvo"* kaj ekkontaktis novajn pensfluojn. En someraj ferioj Ii memlernis Esperanton, legis la Esperantan revuon "La Lunoo" kaj vizitis Esp-kurson en Nankino. Ĝuste tiam lia dekstra okulo blindiĝis pro vundo en piedpilkado. Instigate de sia frato, Huang Nai veturis al Japanio en 1936 por studi. Tie li konatiĝis kun progresema japana esperantisto Nakagaki Torajiro. Huang kaj liaj kolegoj lernis de Nakagaki Torajiro Esperanton. Influate de la instruisto, Huang partoprenis en Ia "Kunsido pri Modernaj Problemoj" kaj "Esperanto-Societo de Ĉinaj Studentoj en Japanio", fonditaj de progresemaj ĉinaj studentoj en Japanio. Tiam li konatiĝis kun Verda Majo (Hasegawa Teru) kaj ŝia edzo Liu Ren kaj helpis ilin veturi al Ĉinio.

En 1937 Huang Nai estis arestita pro sia aktivado en la maldekstruma Esp-movado. Helpate de japanaj amikoj, li estis liberigita. Guste en tiu jaro la japanaj agresantoj invadis Ĉinion. Huang Nai kaj multaj aliaj ĉinaj studentoj senhezite revenis Ĉinion por partopreni la kontraŭjapanan nacisavan movadon. En la sekvinta jaro li atingis Yan'an, la revolucian centron de Ĉinio. En Yan'an Huang Nai sin okupis pri ĵurnalismaj laboroj. Li dediĉis grandan parton de siaj postlaboraj horoj al la loka Espmovado por helpi Zhuang Dong, kiu respondecis pri la Yan'an-a Esp-Asocio, en kompilado de lernolibroj, eldonado de "Yan'an-aj esperantistoj", funkciigo de Espkurso kaj Esp-ekspozicio. Huang estis unu el Ia plej fervoraj aktivuloj en Yan'an. La materia vivo en Yan'an estis malfacila. Ĝi serioze miopigis lian maldekstran okulon, tamen li ankoraŭ pli energie esploris japanajn problemojn.

POR KREI NOVAN ĈINAN BRAJLON redakti

En 1949 li blindiĝis. Ĝuste tiam lia edzino forlasis lin. La malĝojo multe turmentis lin kaj li perdis memfidon pri la vivo. La ŝtato pagis por lia kuracado en alia lando. Tamen oni ne sukcesis kuraci lian okulmalsanon. Li spertas konstantan mallumon kaj pli bone komprenas la valoron de lumo. Li pensis, kiel valora estas brajlo taŭga por miloj kaj dekmiloj da ĉinaj blinduloj koni la eksteran Lunoon. Sed tiani en Ĉinio cirkulis du malnovaj brajloj tre malfacile lerneblaj.

Huang Nai iam lernis rusan brajlon. Poste li trovis "Esperanta Ligilo", 1-a organon de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kun brajla Esperanta alfabeto sur la kovrilpaĝo. Li korespondis kun alilandaj blindulojesperantistoj kaj kolektis brajlajn alfabetojn. Li komparis kaj analizis plurajn brajlajn kaj trovis mankojn de la malnovaj ĉinaj brajloj. Li do komencis renovigon de la ĉina brajla alfabeto.

Huang Nai tute absorbiĝis en studo de brajlo. Foje li vekigis en nokto, subite eklmnigis lin nova aranĝo de brajlaj punktoj, Ii do tuj ellitigis, palpe trovis kajeron kaj notis Ia aranĝon sur ĝi. Post ripetfoja provado kaj reformado li finfine kreis novan ĉinan brajIon en 1952. En la sekvinta jaro lia projekto estis aprobita de la Eduka Ministerio de Cinio kaj ekpopulariĝis tra la tuta lando.

Post tio Huang Nai gvidis grupon da personoj en kompilo de brajlaj lernolibroj, eldonado de la Monata Gazeto por Blinduloj kaj funkciigo de brajla presejo. Danke al tiuj brajlaj eldonaĵoj, okazis diversaj kursoj por blinduloj, en kiuj ili ellernis plektadon, akupunkturon, mokson, masaĝon, muzikon k.a. Kun tiuj teknikoj ili farigis memstaraj laborantoj. La brajlo kreita de Huang Nai apilikiĝis 40 jarojn. En la aplikado oni trovis ĝiajn mankojn. S-ro Huang do sin turnis al nova projekto. Li kaj liaj kolegoj laboris 19 jarojn por la nova projekto. En 1995 la Ŝtata Lingva Komisiono decidis popularigi ĝin. Tiu projekto nun estas aplikata en multaj blindulaj lernejoj kaj brajlaj eldonaĵoj.

KUNLABORE KUN SIA EDZINO redakti

La nova brajlo kreita de Huang Nai alportis feliĉon al la ĉinaj blinduloj, sed lia vivo estis malfeliĉa. La trifoja malsukceso en lia amafero faris lin silentema kaj li sentis ĝojon nur en la brajla kreado. La sindonemo de Huang al studo pri brajlo kortuŝis reĝisorinon An Lin, je unu jaro malpli aĝan ol Huang, kaj ŝi enamigis al li. En 1961 ili faris modestan nupton. Post la edziniĝo An Lin prenis sur sin dommastrumadon. Tage ŝi laboris en filno-studio kaj vespere ŝi sin okupis pri domlaboroj. Si traktis la gefilojn de Huang kiel siajn proprajn. Ĉiuvespere ŝi voĉlegis por Huang kaj helpis lin en kopiado de brajlaj verkoj, pro tio ankaŭ ŝi ellernis brajlon. Ŝi faris bonajn proponojn al sia edzo. Poste ŝi ĉesigis sian reĝisoradon kaj tutanime helpis lin en ties brajla renovigo. An Lin emeritiĝis. Ĉiutage ŝi voĉlegas, faras respondojn, ordigas brajlajn materialojn kaj akceptas vizitantojn por sia edzo kaj promenadas kune kun li en parko. Estas evidente, ke la sukcesoj atingitaj de Huang ne disigeblas ankaŭ de penado de An Lin. Huang Nai funkciis kiel membro de la Tutlandaj Komitatoj de la 2-7-aj Ĉinaj Popolaj Politikaj Interkonsiliĝaj Konferencoj. Nun li estas konsiliano de la Bonstatiga Fonduso de la Ĉinaj Kripluloj. Li donis grandan atenton al la vivo de la ĉinaj blinduloj kaj ofte helpas ilin venki malfacilojn. Inter la helpatoj estas blindulo-esperantisto.

Hujucz vizitis Moskvon en 1931, helpate de sovetiaj s-anoj.