Huankaoj

La Huankaoj aŭ en hispana Huancas, Wancas, aŭ Wankas estas keĉua popolo kiu loĝas en la Regiono Junino de centra Peruo, en kaj ĉirkaŭ la Valo Mantaro.

HistorioRedakti

Post kuraĝa luktado, la Huankaoj estis konkeritaj de Paĉakuti kaj aligitaj en la Inkaa Imperio. La Huankaoj helpis la hispanojn dum la konkero de Peruo. Ili havigis necesaĵojn kaj homojn al la hispana armeo.