La humidekso, mallongigo de humidec-indekso, estas ilo kreita de kanadaj meteologoj por reflekti la kombinan efikon de varmeco kaj humideco. Kvankam la humidekso estas senmezurunua nombro deriviĝita el la rosopunkto, ĝi egalas sekan temperaturon en Celsiusgradoj. Se la temperaturo estas 30 °C (86 ) kaj la kalkulita humidekso estas 40, tiam ĝi indikas ke la humida varmo similas sekan temperaturon de 40 °C (104 ). Somere kanadaj veterraportoj generale utiligas la humidekso.

Laŭ la Meteologia Servaro de Kanado, humidekso de almenaŭ 30 kaŭzas "ium malkomforton," almenaŭ 40 kaŭzas "grandan malkomforton," kaj super 45 estas "danĝera." Kiam la humideks trafas 54, oni antaŭvidas varmegan malsanon.

En 1979 J.M. Masterton kaj F.A. Richardson, de tiu Atmosfera Envivamenta Servaro de Kanado (nune la Meteologia Servaro de Kanado), evoluigis la nunan formulon por determini la humidekson.[1] Ĝi devias de la usona varmecindekso; oni kalkulas ĉi tiujn kun la relativa humideco, sed la humidekso utiligas anstataŭe la rosopunkton.

La rekorda humidekso en Kanado okazis la 25-an de julio, 2007, kiam la agrikultura urbo de Karmano, Manitoba trafis 53.0. Tio superis la antaŭan 1953-an rekordon de 52.1 de Vindzoro, Ontario.[2]

Humideksa formulo redakti

Kiam la temperaturo estas 30 °C (86 ) kaj la rosopunkto estas 15 °C (59 ), la humidekso estas 34 (bonvolu rimarki ke la humidekso estas sendimensia nombro sed ke la nombro indikas proksimume la temperaturon en gradaj Celsius). Se la temperaturo restas 30 °C kaj la rosopunkto kreskas al 25 °C (77 ), la humidekso leviĝas al 42. Kun egala temperaturo kaj kun relativa humideco, la humidekso tendenciĝas pli alta ol la usona varmecindekso.

La humideksa formulo estas kiel sekvas:[3]

 
                      

Kritiko redakti

Miguel Tremblay kritikis la konceptojn de humidekso kaj ventomalvarmo sur motivoj ke la formuloj provas kvantigi senton, ili eble trosimpligos veterraportojn sen provizi pli informon ke la apartaj mezuroj provizus.[4]

Notoj redakti

  1. J.M. Masterson kaj F.A. Richardson, Humidex: a method of quantifying human discomfort due to excessive heat and humidity ("Humidekso: metodo por kvantigi homa malkomforto kaŭze de troa varmego kaj humideco"), 1979, Environment Canada, 45 pp. (OCLC 6952677, verko ofte citata).
  2. "Storm broke record-breaking heat" ("Ŝtormo surpasis rekordosurpasada varmego"), CBC News, 26-a de julio, 2007. Aliris 2011-07-27.
  3. "What is the humidex?" Arkivigite je 2011-08-07 per la retarkivo Wayback Machine"Qu'est-ce que l'indice humidex?" Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine ("Kio estas la humidekso?"), Frequently Asked Questions (angle aŭ france), Meteologia Servaro de Kanado, 2011-07-19. Aliris 2011-07-27.
  4. Miguel Tremblay, "Reasons against these indices", Wind Chill and Humidex, 25-a de januaro, 2009. Aliris 2011-07-27.