Hwaetberht (m. dum la 740-a jardeko) estis abato de la monaĥejoj de Wearmouth kaj Jarrow, Northumbria. Li sekvis Ceolfrith, kiu demisiis ĉ. 716. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Hwaetberht antaŭe pilgrimis al Romo, kum li loĝis dum iom da tempo por studi kaj kopii manuskriptojn, kiujn li kunportis al Northumbria.

Hwaetberht estis la aŭtoro de sesdek enigmoj (konataj kiel Enigmata Eusebii) sub la pseŭdonimo "Eusebius". Li verkis ilin kiel aldonon al aron de enigmoj verkitaj de Tatwine (ĉefepiskopo de Canterbury de 731 al 734).

Bede ŝajne admiris Hwaetberht kaj dediĉis al li sian sciencan verkon De temporum ratione.