IPAI-32
La IPAI-32 estis aviadilo projektita de la brazila IPAI, Escola de Engenharia de Sâo Carlos.
IPAI-32 | ||
---|---|---|
Tipo: | Ultramalpeza aviadilo | |
Fabrikanto: | IPAI, Escola de Engenharia de Sâo Carlos | |
Historio kaj konstruo
redaktiLa maŝino estis projektita ĉe la Escola de Engenharia de Sâo Carlos sub la mastrumado de Romeu Corsini.[1] Havante unu motoron kaj ŝultrajn flugilojn, ĝi uzis duoblan empenon kaj fiksajn radojn en moderna (tricikloforma) aranĝo. En la fermita kajuto estis du sidiloj unu apud la alia, kaj post ili la motoro, kiu turnus puŝan helicon. La fuzelaĝo estis konstruita el velditaj ŝtalaj tuboj kaj la flugsurfacoj el aluminio, kiu estus kovrita per sinteza materialo. Fine oni konstruis nur malpligrandigitan modelon por ventotunelo.[1] Movus la aviadilon 51-kW-a 4-cilindra piŝta motoro konstruita speciale de la inĝenieroj de IPAI por uzi alkoholon kiel brulaĵon, kiu tamen neniam estis uzata.[1]
Teknikaj karakteroj
redaktiKaraktero | Valoro[1] |
---|---|
Deĵorantaro | 1 |
Pasaĝeraro | 1 |
Longo | m |
Enverguro | 11 m |
Alto | ? m |
Flugila surfaco | 13,2 m² |
Malplena maso | ? kg |
Maks. flugmaso | 500 kg |
Normala rapido | 126 km/h |
Maks. rapido | 146 km/h |
Maks. funkcialto | ? m |
Maks. flugdaŭro | 3 horoj |
Motoro | 1 × alkoholbrula 4-cilindra piŝta motoro produktanta 51 kW |
Bibliografio
redakti- Roberto Pereira: Enciclopédia de Aviões Brasileiros, 1997, p. 203, ISBN 85-250-2137-7
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Roberto Pereira: Enciclopédia de Aviões Brasileiros, 1997, p. 203, ISBN 85-250-2137-7