iRedes estas ĉiujara internacia kongreso pri la mondo de la sociaj retoj. La evento arigas kreintojn de sociaj retoj kaj disvastigantojn de la ĉefaj sociaj retoj de Hispanio kaj Latinameriko, komunumestroj kaj profesiuloj de la reklamado, la merkatado kaj la komunikado interesataj en la lastaj tendencoj de la interretaj komunumoj.

Ĝi okazas en Burgoso, Hispanio, el 2011. La unua kongreso ĝi estis sukcesa, ĉar ĝi sukcesis kunigi pli ol 34 prelegantojn, 300 partoprenantojn, kaj pli ol 42.000 sekvantojn de interreto.[1]

Notoj redakti

  1. «Más de 42.000 internautas siguieron en directo el congreso iRedes». Diario de Burgos. 2011. [1] Alirita la 10an de marto 2018.