Igarassu [igarasu] (granda kanoto, en Tupia lingvo) estas municipo kaj urbo de Pernambuko, Brazilo. Loĝantoj: 82 277, urbo: 75 739, bienzono: 6 538; areo: 302,9 Km².

En 1535, la provincestro Duarte Coelho alvenis al loko kie hodiaŭ estas Igarassu kaj batalis kontraŭ indiĝenoj kaeteoj. Post la venko, Duarte Coelho, ordonis kontrui tie ŝtonan foston, kiel limmarko inter provincoj Pernambuko kaj Itamaracá. En 1537, estis fondata la vilaĝo Igarassu.