Ik Kil estas cenoto en Meksiko, federacia ŝtato Jukatanio, en vilaĝo Tinum, proksime al ruinurbo Chichén Itzá. Ĝi estas ŝatata celo de turistoj, ĉar oni povas eĉ naĝi en la cenoto-lago.

Priskribo redakti

La cenoto havas vertikalan muron, profundon de 40 m, do la akvosurfaco en ĝi estas je profundo de 26 m. Ĝia formo (aperturo) estas preskaŭ perfekte ronda, kun diametro de 60 m. Sur ties muro kreskas abunda vegetaro, desupre etaj akvofaloj verŝiĝas en la suban lagon.

En la lago vivas etaj silurformaj fiŝoj, en la arbaro abundas la tropika faŭno.

Turismo redakti

 

Ik Kil estas malfermata por la vizitantoj de mateno ĝis posttagmezo, sed oni devas aĉeti enirbileton.