Ilski (ruse Ильский) estas urbotipa loĝloko en Krasnodara regiono (Rusio), kun 23.097 loĝantoj (kalkulo 2009).

Ilskij
urban-type settlement in Russia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 353230–353232
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 822  (1939) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 51′ N, 38° 34′ O (mapo)44.85444444444438.570277777778Koordinatoj: 44° 51′ N, 38° 34′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Ilskij (Rusio)
Ilskij (Rusio)
DEC
Situo de Ilskij

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ilskiy [+]
vdr

Geografio

redakti

La komunumo situas ĉe la nordokcidenta parto de la Granda Kaŭkazio ĉ. 40 km sudokcidente de la regiona ĉefurbo Krasnodar ĉe rivereto Il en la akvokolekta areo de Kuban. Norde de la loko etendiĝas la intense agrikulture uzata Kubana ebenaĵo, dum rekte sude altiĝas la arbarkovritaj etendaĵoj de la Kaŭkazo.

Ilski apartenas al distrikto Severskaja, kies administra centro estas la Stanica Severskaja, ĉ. 10 kilometrojn oriente.

Historio

redakti

La loko estiĝis en 1863 kiel Stanica Ilskaja de la kubanaj kozakoj. Ĝi estis nomata laŭ la rivero kaj ĝi estis la unua en areo sudokcidente de Krasnodar, tiam nomata Jekaterinodar. Samjare, oni malkovris en la proksimo nafton. La unua naftoboro okazis en 1866 okcidente de la loko sur teritorio de la hodiaŭa Rusio.

La loko en 1947 ricevis la statuson de urbotipa komunumo, danke al la rapide disvolviĝinta naftoproduktado.

Kulturo kaj vidindaĵoj

redakti

En Ilski videblas preĝejo el 1871–1873.

Sude de la loko troviĝas pluraj gravaj mezŝtonepokaj trovitaĵejoj de bizon- kaj mamutĉasistoj. Ilin malkovris en 1898 la franca arkeologo Joseph de Baye (1853–1931).

Ekonomio kaj infrastrukturo

redakti

En Ilski funkcias ekde 1952 la uzino pri argilaĵoj kaj baritaĵoj por profundboradaj lavaĵoj. Krom tiu ekzistas ankaŭ uzinoj de konstrumaterialoj kaj lignoprilaboro, nutraĵindustrio.

La komunumo situas ĉe la en 1888 inaŭgurita fervoja linio Tiĥoreck–Krasnodar–Novorossijsk (staciona nomo Ilskaja).

Tra Ilski kondukas la longvojo A146 Krasnodar–Krimsk–Novorossijsk.