MEDVE Imre 'Dálnoki kaj mező-madarasi' plumnomo Tatár Péter, estis hungara advokato, grafikisto, verkisto. Li naskiĝis en Nagyvárad en 1818 kaj mortis en Budapest la 3-an de novembro 1878.

Kariero redakti

Imre Medve akiris en 1839 jurdiplomon kaj de 1840 li laboris mallongtempon kiel advokato. Li estis deputito en landkunveno de Pozsony. En 1845 li estis kunulvojaĝanto de Imre Vahot en landtrairado kaj li faris plurajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn pri la hungaraj urboj, pri vestaĵoj. Li estis kunlaboranto de pluraj gazetoj (Honderű, Pesti Hírlap, Magyar Sajtó kaj Pesti Napló). Dum la liberecbatalo li estis oficisto de la registaro, pro tio oni enprizonigis lin post la falo de liberecbatalo. Pli poste li iĝis populara laŭ siaj kolportaĵromanoj verkitaj sub plumnomo Péter Tatár .

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio