Individua repreno

Formo de rekta agado

Individua repreno (france: reprise individuelle) estas formo de rekta agado, karakterizita de individua ŝtelado de rimedoj el riĉuloj por profito de malriĉuloj. Individua repreno akiris popularan atenton komence de la 20a jarcento kiel rezulto de agadoj de anarkiistoj kaj eksterleĝuloj kiaj Ravachol kaj Clément Duval kiu kredis ke tiaj eksproprietigoj estis laŭ etiko pro la ekspluatado de la socio fare de kapitalistoj (vidu artikolon Kontraŭkapitalismo). Apogoj al tio centriĝis al Francio, Belgio, Granda Britio kaj Svisio.

Bibliografio redakti

  • Proudhon, Pierre Joseph. Kio estas propreco.
  • Hobsbawn, Eric. Bandits. Frankfurt am Main (1972) ASIN B0012GHYFK
  • Metzler, JB. Anarchismus und Literatur: Ein vergessenes Kapitel deutscher Literaturgeschichte zwischen 1890 und 1910. (1987) ISBN 3-476-00622-0