Infantimigulo, KoŝmaruloSonĝaĉulo estas komuna nomo por fikciaj monstrojfantomoj, malsamaj en diversaj kulturoj. Ili estis (aŭ estas) iam uzataj por minace timigi aŭ kvietigi infanojn. La ĉi-suba listo enhavas nomojn de infantimiguloj el diversaj lingvoj. La nomoj ne estas strikte samsignifaj: ĉiu kulturo, iam ĉiu landparto aŭ eĉ familio, povas havi sian propran tradician timigulon kun propraj trajtoj, eble ligitaj kun mitoj aŭ fabeloj de la kulturo.

Infantimiguloj ĉirkaŭ la Tero redakti

  • Azerbajĝane - La timiga kreitaĵo, kiun gepatroj aludas por bonkondutigi infanojn, estas ĥoĥan.
  • Angle - The bogeyman en la angla estas fantoma monstro kun homa aspekto. Ĝi restas en infanaj dormoĉambroj (ofte en ŝranko aŭ sub lito) kaj vizitas la geknabojn dum ilia dormo.
  • Ĉeĥe - Polednice (tagmezulino) estas maljuna virinaĉo, kiu venas en la domon tagmeze por forpreni la tropetolemajn infanojn, kiuj ne obeas admonojn de siaj patrinoj. Vespere la samon faras klekánice (krepuskulino)
  • France - En Francio, le croque-mitaine (esprimo kun neklara deveno; povus signifi "ganto-mordanto") estas monstro, kiu eniras la domon tra kameno por formanĝi la infanojn dum la dormo. Li estas iele la malo de la bona maljunulo (Avo Frosto, Sankta Nikolao, aŭ kun alitradicia nomo) kiu kristnaske portas donacojn al infanoj.
    • En Kebekio, la ĉi-supra francdevena monstro estas nekonata sed le bonhomme sept-heures (la ulo de la sepa horo) pli-malpli plenumas la saman rolon. Evidente, la ulo venas forpreni la petolajn infanojn je la sepa. En Bretonio, oni trovis spurojn da najbarnoma monstro Le bonhomme basse-heure.
  • Germane - En Germanio, la nacian infantimigulon oni nomas Der schwarze Mann (la nigra viro) aŭ Butzemann. Schwarze ne aludas la haŭtkoloron sed la monstran preferon kaŝi sin en mallumaj lokoj kiel ŝrankoj, sub infanaj litoj aŭ dumnokta arbaro.
  • Hinde - En norda Barato, du monstroj ekzistas: la Bori Baba uzas sian sakon (bori) por ŝteli infanojn, kaj la "Chownki Daar" estas dumnokta gardisto kiu forprenas geknabojn kiuj rifuzas dormi.
  • Portugale - En la portugala lingvo, la homem do saco (Sakulo) estas plenkreskulo, ofte sub la formo de ĉifonulo aŭ vagulo, kiu portas sakon surdorse (ĝuste kiel Avo Frosto), kaptas bruajn-tumultemajn geetulojn kaj metas ilin en la sako. Laŭ la legendo, la sakulo poste vendos la infanojn al tiu, kiu plej ofertas. Ankaŭ pli bestema kreitaĵo ankaŭ, sub la nomo de Bicho Papão (Manĝanta besto). Vidu ankaŭ Papafigon.
  • Ruse - Babaj. Ŝajne kutime ne havas certan aspekton. Ankaŭ lin iuj imagas kiel malgrandan kurbaflankan maljunulaĉon kun sako kaj bastono.

En fikciaj verkoj redakti

La televidaj serioj Buffy the Vampire Slayer, X-Files kaj Charmed temas pri infantimiguloj en unu el iliaj epizodoj. La libro Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano enhavas monstrojn nomatajn boggarts, kiuj kapablas transformiĝi laŭ la ĉefaj timoj de tiu, kiu ilin vidas.

Eksteraj ligiloj redakti